Nacia komunismo estas termino kiu referencas al la diversaj formoj en kiuj komunismo estis adoptita kaj/aŭ plenumita fare de estroj en diversaj landoj. En ĉiu lando, la rilato inter klaso kaj lando havis siajn proprajn partikularecojn. La ukrainaj komunistoj nome Vasil Ŝaĥrai kaj Mazlaĥ kaj poste Sultan Galijev konsideris la interesojn de la bolŝevika ŝtato malkongrue kun tiuj de siaj landoj. Tio estis sekvita post 1945 de la prezidanto de Jugoslavio nome Josip Broz Tito, kiam li sekvis politikon tute sendependa de la tiama komunisma potenco, nome Sovetunio.
Komunismo, kiel imagita de Karl Marx kaj Friedrich Engels, estis destinita al internaciismo, ĉar oni esperis, ke la proletara internaciismo metos la klasbatalon tre multe antaŭ naciismo kiel prioritato por la laborista klaso. La naciismo estis konsiderita ilo uzata de la burĝaro por dividi kaj regi la proletaron (burĝa naciismo).[1] Kvankam la influo de la internacia komunismo estis tre forta ekde finoj de la 19-a jarcento ĝis la 1920-aj jaroj, la postaj jardekoj, komence per la "socialismo en unu lando" kaj progrese al la Malvarma Milito kaj al la Movado de Nealiancitaj Landoj, faris la nacian komunismon politika realo pli ampleksa.